Eble ne tro rimarkeble de ekstere, la pasinta jaro estis markita per kelkaj
gravaj ŝanĝoj ene de ESF, skribas Mark Fettes, ESF-prezidanto, en la ĵus
aperinta jarraporto de ESF. La plena raporto legeblas (anglalingve) ĉe http://esperantic.org/dosieroj/file/president_2012.pdf.
Laŭ Fettes, la jaro 2012 markis gravan transiron de ESF el situacio, en
kiu ĝi dependis de siaj investoj por subvencii unuopajn projektojn, al
organizaĵo kiu pli aktive varbas donacojn kaj planas longdaŭran evoluigon
de siaj projektoj kaj kunlaborantaro. Li konkludas, ke tio postulas pli
aktive varbi kaj trejni aktivulojn kaj estraranojn: “Se la malnova ESF
povis esti efike gvidata de malgranda grupo de homoj, ĉefe
universitatanoj, la nova ESF bezonas vastan gamon de scioj, spertoj kaj
edukaj fonoj.”
Tiuj kaj aliaj atingoj konvinkis pli ol ducenton da homoj donaci al ESF en
2012. Tia helpo estas tre bonvena, substrekas Fettes, sed valoras ankaŭ
multaj aliaj kontribuoj, kiel helpinstruado aŭ tradukado ĉe Lernu, aŭ la
organizado kaj gvidado de esploroj. Ĝuste por pli bone kaj kree respondi
al tiaj defioj, ESF aldonis aron de novaj konsilantoj en la lasta jaro
(legu pli ĉe http://esperantic.org/en/communications/news?n=107).
Vizitu la retejon de ESF, http://esperantic.org, por lerni pli pri
projektoj kaj ebloj kunlabori. Por subteni ESF-on finance, vizitu http://esperantic.org/donacoj.